Oficiala apero de la unuopaĵo Hibrida batalanto la 28an de septembro 2021.
Per tiu unuopaĵo BaRok-projekto antaŭanoncas la preparon de la venonta bita albumeto Veko.
La prauloj rakontas ke iu junulo havas hibridan sangon, el kaj siaj blankaj parencoj kaj siaj indiĝenaj prapatroj. La verda flanko, la flanko de la arbaro, kriis pli laŭte, do li komencas la lukton por la indiĝenaj rajtoj!
La Indiĝenaj popoloj estas la originaj popoloj de Brazilo. La lando ja apartenas al ili, ili jam loĝadis tie antaŭ la invado. Politikaj projektoj celas limigi iliajn rajtojn pli kaj pli...
Estas populara diraĵo kiu diras "en Brazilo ĉiuj havas indiĝenan sangon ĉu en siaj vejnoj ĉu sur siaj manoj"
Ekde la 28a de septembro 2021 Hibrida batalanto akireblas elŝute en la muzikplatformo de Vinilkosmo ĉi tie :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/4-hibrida-batalanto.html