CREATE ACCOUNT

*

*

*

*

*

*

FORGOT YOUR PASSWORD?

*

Muzik-Diverseco (Music Divercities)

  • Evoluigo de la interfaco de la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities)

    divercities logo 1c967d6e8a44d7cd39766634f573cb5f56a3c2f599ab22b4dd5af343f1e72b92
    
    Plurfoje uzantoj de esperanto-muziko plendis ke la interfaco de la
    justa elsendfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities)
    https://music.divercities.eu/ne estas en esperanto.
    
    Ili pravas sed por esperantigi la interfacon, esperantistoj devas
    aboni amase ĉiujare al la ABONKLUBO!
    
    Post pridiskutado de la temo kun estraranoj de la justa elsendfluejo,
    necesus ke la ABONKLUBO atingu ĉiujare plurmilojn da abonantoj.
    
    5000 abonantoj estus ja bona bazo por negocadi esperantigon de la interfaco.
    
    Ĉu esperantio kapablus ĉiujare provizi minimumon de 5000 abonantoj?
    
    Ni ne senesperiĝu. Jam abonu ankaŭ vi!
     ABONKLUBO 
    
  • Grava Alarmo!!!


                               (alklaku la bildon por aliĝi)

    Grava Alarmo!!!

    Muzika aktivado de VINILKOSMO kompromitita!!!

    Tre bedaŭrinde ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al esperanto-muziko en la jaro 2018 kun gravaj konsekvencoj… tio estas ege malmultaj diskovendoj, sed ankaŭ ege malmultaj elŝuvendoj.. Paralele pli kreskis la elsendflua aŭskultado sed tre bedaurinde ĝi ne sufiĉe pagas por vivtenigi la eldonejon kaj baras tutan eblan perspektivon…

    Pro tio estis kreita la ABONKLUBO kiun ni vidis kiel alternativon helpe de la justa elsendfluejo (Divercities Music) por pludaŭrigi la muzikproduktadon kaj eldonadon.
    Sed tre bedaŭrinde post tri jaroj da ekzisto ni devas konstati ke ankaŭ la ABONKLUBO malsukcesas...

    Videble homoj preferas daŭre aŭskulti muzikon  senpage en aliaj retejoj (kiel Deezer, Youtube aŭ Spotify)…

    Vinilkosmo provos ankoraŭ elteni unu plian jaron sed se en 2019 ne inversiĝos la situacio kaj ne multobliĝos abonantaro de la ABONKLUBO kaj la uzantaro de Divercities Music, Vinilkosmo devos fermi.

    Konsekvencoj de la fermo de Vinilkosmo estos jenaj:

    - tuja malapero de la katalogo de Vinilkosmo en la reto (propra muzika platformo, sed ankaŭ en Divercities Music kaj en ĉiuj aliaj muzikaj platformoj kie nun estas disponebla la katalogo de la eldonejo).
    Tio signifas ke en Deezer, Spotify, ktp, vi ne plu povos aŭskulti muzikon de la VINILKOSMO-katalogo.

    - malaperos la ebleco de regula muzikproduktado, eldonado de novaj albumoj de artistoj, aŭ reeldonoj de malnovaj albumoj.

    Kiel eviti fermon de Vinilkosmo ?

    Esperantistoj devas konscii ke ne eblas uzi kaj aŭskulti esperanto-muzikon sen subteni ĝin pli aktive kontribuante por ke ĝi pluvivu. Do konklude kaj praktike, la nura alternativo por eviti fermon de VINIKOSMO estas ke ĉiuj homoj kiuj volas daŭre povi aŭskulti esperanto-muzikon (el la katalago de Vinilkosmo) aliĝu al la ABONKLUBO
    (eĉ se ili ne uzas  la justan elsendfluejon Divercites Music) kun la celo multobligi la nombron de abonantoj.

    Sen tio, en 2020 tute malaperos la muzik-katalogo de Vinilkosmo el la interreta pejzaĝo.

    Dankon pro via atento kaj via subteno!
    La tuta teamo de Vinilkosmo

  • Grava informo al aliĝantoj de la ABONKLUBO

     
    Al aliĝantoj de la ABONKLUBO,
    ni informas ke dum pluraj semajnoj okazos malfruo por la liverado de la novaj eldonoj de Vinilkosmo ĉe la muzika platformo diMusic (Divercities) pro la konsekvencoj de la incendio de OVH (provizanto/gastiganto de grandaj informadikaj serviloj en Strasburgo). Vi povas legi pri la incendio en ĉi tiuj du artikoloj (ligiloj ĉi sube), kaj pri la impakto en diversaj gravaj kaj famaj TTTejoj.
    Multaj teknikaj teamoj laboregas tage kaj nokte por ĉion ripari kaj reaktivigi ĉion  kiel eble plej rapide...

    Pro tio ankoraŭ ne aperas en la katalogo ĉe la ABONKLUBO la unuopaĵo de Kjara "Mozaiko" kaj la albumeto de Mayoma Marta kaj JoMo aperonta la 30an de aprilo. Ni petas al niaj abonantoj iom da pacienco, post kelkaj semajnoj ĉio reenordiĝos kaj la novaj albumoj disponeblos ĉe la justa elsendfluejo Divercities Music (Muzik diverseco).
     
    Artikoloj pri la incendio:
    1 Fe47Ebw5v9EHSCW71qhUDg
     
     
     
     
    ovh incendie panne librairies bibliotheque editeurs 6049df58e4898806529702

In order to display our banner linking to this page, just copy and glue the following HTLM embed code onto your site or blog :

TOP