Post entrudiĝo en la retejo www.vinilkosmo-mp3.com ni devis ĝisdatigi kaj resekurigi ĝin kaj ni profitis la okazon por fari kelkajn modifojn kaj aldonojn (renovigo de la logotipo, aldono de fizika disko, reorganizo de paĝoj en la retejo, ktp..).
Inaŭguras la platformon la fizika KDisko Sovaĝa animo de BaRok-Projekto
disponebla ĉi tie : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/2-sova%C4%9Da-animo.html
kaj du bitaj reeldonoj de du elstaraj elĉerpitaj KDoj de Persone
En la spegulo
kaj povus esti simple
Malkovru aŭ remalkovru tiujn du mejloŝtonajn albumojn de Personeĉe
VINILKOSMO planas evoluigi tiun platformon proponante aliajn tipojn de produktaĵoj (diskoj , T-ĉemizoj, abonoj, ktp..)
Ankaŭ la Blogo www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo.html kaj Informleteroj de Vinilkosmo (aliĝu al ĝi) estos pli ofte redaktitaj.
Dankon pro via intereso kaj uzado de la Vinilkosmo-platformo