
Fotis Ivo Miesen: koncerto de Martin & la Talpoj dum FESTO 2010 en Donneville (Okcitanio).
Ni ricevis informojn de Per Aarne Fritzon pri la sanstato de Martin Wiese de "Martin & la talpoj" kaj membro de la tiamaj "Amplifiki" kaj "Persone".
Dum la jarfinaj festoj Martin malsaniĝis pro la kronviruso.
Eble kaŭze de tio li en la unuaj tagoj de januaro eksuferis neregeblajn tremiĝojn de la tuta korpo kaj aliajn simptomojn de severa sankolapso.
De tiam li estas flegata en malsanulejo, plejparte en la sekcio neŭrologia, ekde hieraŭ en centro de readaptado.
Dum la unuaj tri semajnoj ĉiuj informoj venis tra lia koramikino Gabriella, ĉar nur kun ŝi li havis fortojn interkomuniki. Kiel vi povas imagi, ŝi kaj ĉiuj ni informitoj estis tre maltrankvilaj pro Martin, kies stato fluktuis de tago al tago.
La 21-an de januaro Martin tamen surprizis Per Aarne per telefonalvoko kaj post tio ili interparolis la pasintan mardon kaj do denove hodiaŭ. Ni tre ĝojas povi diri sincere, ke jam nur laŭ lia voĉo kaj parolmaniero Per Aarne mem povis aŭdi klare rimarkeblan progreson en lia ĝenerala stato kaj farto inter la unua interparolo kaj la tria.
Martin mem esprimas fidon kaj optimismon. Specialistoj diversfakaj kunlaboras por certigi la helpon, kiun li bezonas. Lia firma intenco estas resaniĝi, ĉu rapide aŭ iom post iom ne gravas.
Momente tamen ĉio korpmotora daŭre malfacilas por Martin kaj postulas fortan kaj lacigan koncentriĝon.
Li ne povas teni la ekvilibron starante aŭ piedirante sen helpo de apogstativo. Senŝeligo de oranĝo estas fiera atingo.
Martin ĝojas pro ricevitaj tekstmesaĝoj, sed pro la tremiĝoj li ne kapablas manipuli la telefonon sufiĉe precize por tajpadi respondojn.
Martin sendas siajn plej varmegajn salutojn al ĉiuj siaj ŝatantoj kaj fanoj! Tial ni informas la espo-muzikan mondon por sciigi kial li ne respondas al komunikoj kaj ke nun ankoraŭ ne antaŭdireblas, kiam li denove povos reokupiĝi pri siaj muzikaj projektoj.
Informas Per Aarne Fritzon kaj Floréal Martorell

Sur la foto Per Aarne kaj Martin