Oficiala eldono de la dua bit-albumeto de TIM, Bela vivo hodiaŭ la 8-an de marto 2024.
Post preskaŭ 4 jara paŭzo, interalie pro diversaj vojaĝoj en Meksikio, Kolombio kaj Guatemalo, TIM revenas en 2024 kun la albumeto Bela vivo.
Uzante elementojn de psikedelio, indie-elektronikaj kaj rok-elementoj, TIM komencas formi novan sonon, tre influitan de lia berlina vivo kaj de lia gusto por eksperimentado, laŭ persona signifo. La albumeto konsistas el ses titoloj.
Temas pri nur originalaj verkoj kun teksto kaj muziko verkitaj kaj komponitaj de TIM krom unu verkita de Liven Dek.
Ekde Hodiaŭ "Bela vivo" aperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo ĉi tie !
kaj elsendflue en la kutimaj muzikplatformoj liveritaj de Vinilkosmo tra Believe.
Se vi ankoraŭ ne konas la artiston TIM iru al la artista paĝo ĉi tie !
Oficiala muzikvideo de la titolo" Pluvo kaj vivo " disponebla ekde la unua printempa tago la 20an de marto 2024: