Vinilkosmo
  ĉefpaĝo » katalogo » Kanzono - Tradicia » KAJ TIEL PLU » 3 - Surplacen venu vi Mia konto  |  Montru la korbon  |  Mendi   
Lingvoj
Esperanto English French Español
Serĉilo
 
Por uzi ŝlosilvortojn kaj trovi muzikon/albumon/artiston, serĉu pere de la
Kombinita serĉilo
kategorioj
Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik
Hardkoro - Punko - Alternativa - Metalo
Kanzono - Tradicia
  Jacques YVART
  Jhak Le PUIL
  JhomArt kaj Natasha
  KAJ TIEL PLU
    1- Sojle de la klara temp
    2- Plachas al mi
    3 - Surplacen venu vi
  KAJTO
  KAPRIOL !
  LA KOMPANOJ
  Morice BENIN
Lirika - Hhoroj
Vinilkosmo-Panoramo
Videoj
Korbo pli
malplena
Komentoj pli
00 – Eksplodigos vian domon (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero
\"La Perdita Generacio\"-
; estis ega reveligo al mi. Tion mi n ..

5 Prinotu laŭ 5 steloj
Informoj
Rimarkigaj titoloj aŭ albumoj
Uzkondiĉoj
Helpkonsiloj
Informbulteno
Dankojn
Devigaj mencioj
Kontakto
Mesaĝoj de la legantoj pli

Bonvenon en la "Mesaĝejo de la legantoj" de VINILKOSMO. Tiu servo estas je via dispono por espr...(pli)


Flo, Vinilkosmo-retejestro (webmaster)
Kunhavigo / Eksporto
Instalu varbrubandon de Vinilkosmo en via blogo aŭ retejo!
Surplacen venu vi Plaĉas al mi (Tradicia - popolmuziko)
Vidu Kio estas ĉi tie

Albumo ref : VKKD099-033
KD Ekstra 15 titoloj - 52:50 mn + 10 mp3 de instrumentaj versioj por karaokeo + Video MPEG

Surplacen venu vi - Kaj Tiel Plu – Barcelono (katalunio - Iberio)

Produktita Vinilkosmo/kaj Tiel Plu © 2009

PLENA ALBUMO 10€

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg Vorbis elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.

Post "Sojle de la klara temp'" vkkd 32 (2001) kaj "Plaĉas al mi" vkkd 74 (2004), la kataluna bando Kaj Tiel Plu daŭre proponas vojaĝon tra la muzikoj de la mezepoko kaj de la tradicioj kataluna, okcitana kaj sefarda.
Krome, reaperis la originala spirito de la bando kiu en sia komenco trinkis el internacia repertuaro, kaj proponas ankaŭ kantojn kaj dancojn el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio.

La unua disko estis pli mezepoka, la dua estis pli tradicia. "Surplacen venu vi" estas pli direktata al dancmuziko kaj montras maturiĝon de la bando, kiu prezentas kantojn kaj dancojn per tre bunta kaj riĉa muzikilaro kiel gitaro, mandolino, kontrabaso, violono, flutoj, gambovjolo, akordiono, diversaj perkutiloj, koruso kaj ĉefa melodia voĉo.

La kantoj, tradukitaj al Esperanto, tute ne perfidas ties originalajn lingvojn. La libreto prezentas kaj la kantatan esperantaĵon kaj la kanton en la originala lingvo (okcitana, kataluna, judhispana, kroata, amaziga kaj hispana), sed male, utilas al diskonigo de la diversaj tradicioj, kaj atingas la korojn de tre diverspeca publiko.

Kiel en la duaj antaŭaj albumoj, la disko komenciĝas per mezepoka melodio kaj finas per tradicia kanto de la hispana civila milito. La KoDisko inkluzivas 10 instrumentajn versiojn de la kantoj por karaokeo kaj videon pri la bando en la studio.

Kaj Tiel Plu estas :
Anna María Sánchez : Darbuko, tamburino kaj diversaj perkutiloj
Carles Vela : Flutoj, voĉo
Elena Milla : Darbuko, tamburino, ovoj, perkutiloj diversaj kaj voĉo
Ferriol Masip (Farri) : Vilono, Voĉo
Isaac Barrera (Fosi) : Kontrabaso
Josep Maria Milla (Jomo) : Mandolino, voĉo
Xavier Rodon (Xevi): Gitaro kaj ĉefvoĉo

kulpantoj pro la malĉeesto : Carles badia, Pau de Nut

Gastmuzikistoj :
Ángel Ribas : Akordiono, tamburego
Lucia Rolet : Gamboviolo

Registrado en printempo kaj somero 2009
Sonstudio (registrado kaj miksado) : Vinilkosmo - Studio de La Trappe (Donneville / Okcitanio)
Soninĝeniero : Tribulet
Mastrigado : Alexis Bardinet - Globe Audio (Bordozo) Libreto kaj kovrilo : Farri - kaj Tiel Plu
Kovrilfoto : Sjoerd Bosga

Eblas elŝuti altkvalitan version de la tuta video TIE ĈI !


 
1064 - You have an error in your SQL syntax; check the manual that corresponds to your MySQL server version for the right syntax to use near 'final_price , pd.products_name' at line 1

select count(p.products_id) as total from products_description pd, products p left join manufacturers m on p.manufacturers_id = m.manufacturers_id left join specials s on p.products_id = s.products_id, products_to_categories p2c where p.products_status = '1' and p.products_id = p2c.products_id and pd.products_id = p2c.products_id and pd.language_id = '2' and p2c.categories_id = '142'final_price , pd.products_name

[TEP STOP]