Vinilkosmo
  ĉefpaĝo » katalogo » Kanzono - Tradicia » KAJ TIEL PLU » 3 - Surplacen venu vi Mia konto  |  Montru la korbon  |  Mendi   
Lingvoj
Esperanto English French Español
Serĉilo
 
Por uzi ŝlosilvortojn kaj trovi muzikon/albumon/artiston, serĉu pere de la
Kombinita serĉilo
kategorioj
Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik
Hardkoro - Punko - Alternativa - Metalo
Kanzono - Tradicia
  Jacques YVART
  Jhak Le PUIL
  JhomArt kaj Natasha
  KAJ TIEL PLU
    1- Sojle de la klara temp
    2- Plachas al mi
    3 - Surplacen venu vi
  KAJTO
  KAPRIOL !
  LA KOMPANOJ
  Morice BENIN
Lirika - Hhoroj
Vinilkosmo-Panoramo
Videoj
Korbo pli
malplena
Komentoj pli
00 - Fek al Esperanto (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero
Albumo 100% hiphopa, vere mojosa ! vi ŝatos ĝin ! ..
5 Prinotu laŭ 5 steloj
Informoj
Rimarkigaj titoloj aŭ albumoj
Uzkondiĉoj
Helpkonsiloj
Informbulteno
Dankojn
Devigaj mencioj
Kontakto
Mesaĝoj de la legantoj pli

Bonvenon en la "Mesaĝejo de la legantoj" de VINILKOSMO. Tiu servo estas je via dispono por espr...(pli)


Flo, Vinilkosmo-retejestro (webmaster)
Kunhavigo / Eksporto
Instalu varbrubandon de Vinilkosmo en via blogo aŭ retejo!
Surplacen venu vi Plaĉas al mi (Tradicia - popolmuziko)
Vidu Kio estas ĉi tie

Albumo ref : VKKD099-033
KD Ekstra 15 titoloj - 52:50 mn + 10 mp3 de instrumentaj versioj por karaokeo + Video MPEG

Surplacen venu vi - Kaj Tiel Plu – Barcelono (katalunio - Iberio)

Produktita Vinilkosmo/kaj Tiel Plu © 2009

PLENA ALBUMO 10€

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg Vorbis elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.

Post "Sojle de la klara temp'" vkkd 32 (2001) kaj "Plaĉas al mi" vkkd 74 (2004), la kataluna bando Kaj Tiel Plu daŭre proponas vojaĝon tra la muzikoj de la mezepoko kaj de la tradicioj kataluna, okcitana kaj sefarda.
Krome, reaperis la originala spirito de la bando kiu en sia komenco trinkis el internacia repertuaro, kaj proponas ankaŭ kantojn kaj dancojn el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio.

La unua disko estis pli mezepoka, la dua estis pli tradicia. "Surplacen venu vi" estas pli direktata al dancmuziko kaj montras maturiĝon de la bando, kiu prezentas kantojn kaj dancojn per tre bunta kaj riĉa muzikilaro kiel gitaro, mandolino, kontrabaso, violono, flutoj, gambovjolo, akordiono, diversaj perkutiloj, koruso kaj ĉefa melodia voĉo.

La kantoj, tradukitaj al Esperanto, tute ne perfidas ties originalajn lingvojn. La libreto prezentas kaj la kantatan esperantaĵon kaj la kanton en la originala lingvo (okcitana, kataluna, judhispana, kroata, amaziga kaj hispana), sed male, utilas al diskonigo de la diversaj tradicioj, kaj atingas la korojn de tre diverspeca publiko.

Kiel en la duaj antaŭaj albumoj, la disko komenciĝas per mezepoka melodio kaj finas per tradicia kanto de la hispana civila milito. La KoDisko inkluzivas 10 instrumentajn versiojn de la kantoj por karaokeo kaj videon pri la bando en la studio.

Kaj Tiel Plu estas :
Anna María Sánchez : Darbuko, tamburino kaj diversaj perkutiloj
Carles Vela : Flutoj, voĉo
Elena Milla : Darbuko, tamburino, ovoj, perkutiloj diversaj kaj voĉo
Ferriol Masip (Farri) : Vilono, Voĉo
Isaac Barrera (Fosi) : Kontrabaso
Josep Maria Milla (Jomo) : Mandolino, voĉo
Xavier Rodon (Xevi): Gitaro kaj ĉefvoĉo

kulpantoj pro la malĉeesto : Carles badia, Pau de Nut

Gastmuzikistoj :
Ángel Ribas : Akordiono, tamburego
Lucia Rolet : Gamboviolo

Registrado en printempo kaj somero 2009
Sonstudio (registrado kaj miksado) : Vinilkosmo - Studio de La Trappe (Donneville / Okcitanio)
Soninĝeniero : Tribulet
Mastrigado : Alexis Bardinet - Globe Audio (Bordozo) Libreto kaj kovrilo : Farri - kaj Tiel Plu
Kovrilfoto : Sjoerd Bosga

Eblas elŝuti altkvalitan version de la tuta video TIE ĈI !


 
Montru 1 ĝis 28 (el 28 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
 Titoloj+   Eldonejo   Muzikfragmentoj   Prezoj   Aĉeti nun 
 00 - Surplacen venu vi (PLENA ALBUMO) MP3 ZIP-dosiero   VINILKOSMO 

Albumo 15 titoloj MP3 - elŝutado de ZIP-dosiero MP3 
 10.00EUR  Aĉetu nun 
 00 - Surplacen venu vi (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero   VINILKOSMO  Albumo 15 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg   10.00EUR  Aĉetu nun 
 01 - Nun oni povas scii kaj pruvi   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 02 - La violonisto   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 03 - Tajlorino el Balaguer   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 04 - La aĉetoj de l' rabeno   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 05 - Skotiŝo el Aŭvernjo   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 06 - Joan de la Reula   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 07 - Ho, Marijana   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 08 - Uiae   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 09 - Pluf' tizen' tizen'   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 10 - Turto havas naŭ plumetojn   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 11 - Ĉampanjo   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 12 - Granda cirklo   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 13 - Bruna oni nomas min   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 14 - Edziniĝu al mi Roseta   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 15 - Kanto pri la defendo de Madrido   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-00k - Surplacen venu vi (ALBUMO instrumenta versio)   VINILKOSMO  Elŝutado 10 titoloj instrumentaj mp3 por karaokeo   6.00EUR  Aĉetu nun 
 2-02k - La violonisto (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-03k - Tajlorino el Balaguer (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-04k - La aĉetoj de l' rabeno (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-06k - Joan de la Reula (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-07k - Ho, Marijana (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-09k - Pluf' tizen' tizen' (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-10k - Turto havas naŭ plumetojn (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-13k - Bruna oni nomas min (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-14k - Edziniĝu al mi Roseta (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
 2-15k - Kanto pri la defendo de Madrido (instrumenta versio)   VINILKOSMO  mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon   1.00EUR  Aĉetu nun 
Montru 1 ĝis 28 (el 28 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

Kopirajto © Vinilkosmo 2009 - Surbaze de Oscommerce