Vinilkosmo
  ĉefpaĝo » katalogo » Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik » SUPERNOVA » - Supernova Mia konto  |  Montru la korbon  |  Mendi   
Lingvoj
Esperanto English French Español
Serĉilo
 
Por uzi ŝlosilvortojn kaj trovi muzikon/albumon/artiston, serĉu pere de la
Kombinita serĉilo
kategorioj
Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik
  AFRIKA KOMPILO
  ALE KOSABELA (La Porkoj - Strika Tango)
  CARINA
  DOLCHAMAR
  ESPERANTO DESPERADO
  ESPO DESPO
  ETERNE RIMA
  JoMo
  KONGA ESPERO
  KORE
  LA PAFKLIK
  LA PERDITA GENERACIO
  MARTIN & la talpoj
  MAYOMA
  MERLIN
  PERSONE
  SOLOTRONIK
  SUPERNOVA
    - Supernova
  TONE
Hardkoro - Punko - Alternativa - Metalo
Kanzono - Tradicia
Lirika - Hhoroj
Vinilkosmo-Panoramo
Videoj
Korbo pli
malplena
Komentoj pli
00 - jOmO slavumas  (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero
Klasika !! ..
4 Prinotu laŭ 5 steloj
Informoj
Rimarkigaj titoloj aŭ albumoj
Uzkondiĉoj
Helpkonsiloj
Informbulteno
Dankojn
Devigaj mencioj
Kontakto
Mesaĝoj de la legantoj pli

Bonvenon en la "Mesaĝejo de la legantoj" de VINILKOSMO. Tiu servo estas je via dispono por espr...(pli)


Flo, Vinilkosmo-retejestro (webmaster)
Kunhavigo / Eksporto
Instalu varbrubandon de Vinilkosmo en via blogo aŭ retejo!
SUPERNOVA (Peza Roko)
Vidu Kio estas ĉi tie

Albumo ref : VKKD086-027
CD 13 titotoj - 54:26 mn

Supernova - SUPERNOVA – Brazil

Produktita de Vinilkosmo © 2006

PLENA ALBUMO 10€

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg Vorbis elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.

Kiel tion sugestas la titolo de la albumo, kiu estas ankaŭ la nomo de la bando, estas la tuta varmo kaj radiado de la suno kiu koncentriĝas en ĉi tiu superba albumo aŭd-vida por oferti rimarkindan novaĵon!

Kvankam Brazilo estas la lulilo de tiu fenomeno, jen sono kaj lumo kiuj ja direktiĝas al la tuta planedo, rezolute orientita al propra indentiga kvesto.

DĴ Roĝer, jam kontribuanta en la "Elektronika kompilo" (VKKD53), estis je origino de tiu ĉi projekto en 2004. Kiam li ankoraŭ prilaboris sonojn malpli pure elektronikajn, li decidis kunlabori kun muzikistoj realaj kaj ne virtualaj.

Jen do, kunlabore kun Rogener Pavinski (voĉo kaj baso) el Ribeirão Preto, Alexandre Mancini (gitaro) el Campinas, Rogerio Borges (DĴ Roĝer' ĉe drumo kaj sintezilo) ankaŭ brazilano sed nun loĝanta en Madrido, sen forgesi la partoprenon en la tekstoverkado de Jimes Milanez el Campinas, la albumo iom post iom ekellaboriĝis pere de interretaj virtualaj interŝanĝoj kaj registradoj en diversaj studioj en Eŭropo kaj Ameriko dum ne malpli ol 3 jaroj!

Vinilkosmo por fini fermas la projekton eldonante ĝin kaj nun havas la plezuron prezenti al vi ĉi tiun unuan KDon kiu enhavas ankaŭ profesian videon realigitan de la brazila produktejo Kosmuzik' kaj jam spektebla en 'Videoj'.

Notindas ke tiu estas la unua muzikvideo realigita profesie en esperanto prezentata sur tiu ĉi albumo. Tio estas historia evento en la evoluo de nia muziko kaj movado !

SUPERNOVA estas :
Ale Mancini : Elektra gitaro
Roĝer Borĝes : Drumo kaj sinteziloj
Rogener Pavinski : Voĉo kaj basgitaro
Sonstudio : Under studio (Rômulo) - Brazilo

Eblas elŝuti altkvalitan version de la tuta video TIE ĈI !


 
Montru 1 ĝis 15 (el 15 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
 Titoloj+   Eldonejo   Muzikfragmentoj   Prezoj   Aĉeti nun 
 00 - Supernova (PLENA ALBUMO) MP3   VINILKOSMO 
Elŝutado albumo 13 titoloj mp3 
 10.00EUR  Aĉetu nun 
 00 - Supernova (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero   VINILKOSMO  Albumo 13 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg   10.00EUR  Aĉetu nun 
 01 - Pasio en katen'   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 02 - Stela nokto   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 03 - Alia mondo eblas   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 04 - Floro kaj abelo   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 05 - La vetemulo   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 06 - Ironio de l' destin'   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 07 - Animo flama   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 08 - Dominant’   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 09 - Kiam la suno falas   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 10 - Mizera tim’   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 11 - Fil’   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 12 - Lasu min   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 13 - La lasta kanzono   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
Montru 1 ĝis 15 (el 15 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

Kopirajto © Vinilkosmo 2009 - Surbaze de Oscommerce