Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg Vorbis
elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.
N-ro 5 de KOLEKTO 2000
Tiu unua KD de Merlin el Belhorizonte, Brazilo, alportos vin en brazilan pop-rokon ĝis sambeca etoso. La kanzonoj entenas moralisman sintenon kun kelkfoje spiriteca etoso.
La voĉo de la kantisto Markon Froes ensorĉos vin !
Merlin estas :
Markone Froes : voĉo, akustika gitaro
Aldrin Gandra : elektra gitaro
Sérgio Ribeiro : baso
Sérgio Vieira : klavaroj
Guilherme de Souza Lima : drumo
Aranĝoj & programado : Caio Guimarães
Aranĝoj & programado de Elprovo : Guilherme de Souza Lima kaj César Tobias
Studio : Música & Companhia (Brazilo)
Soninĝeniero : Alexandre L.