Kanzono
Ĵak Le Puil – Bourges (Francio)
Ĵak Le Puil ekkantis siajn kanzonojn en 1961. En 1962 li gajnis konkurson en la teatro Mouffetard en Parizo – dungo en
kabaredo La Boîte à Magie. Kabaredo en Ouistream (Kalvadoso). En 1963 li foriris al Alĝerio, kiel instruisto.
Reveno al la kanzono, en Esperanto, en 1976. En 1978 kreo kun Georgo Lagrange de la pariza monata kabaredo La Ruza
Kruĉo, kiu vivis ĝis 1982. Registris sian unuan kasedon Danĝera ul’ en Italio, kun akompano de Ĝanfranko
Molle: tradukitaj francaj kaj usonaj kanzonoj far Georgo Lagrange (Boris Vian, François Béranger, Maxime Le Forestier, Graeme
Allwright, Tom Paxton).
En 1979, franca recitalo, kun ĉiam du-tri kanzonoj en Esperanto, en la pariza kelo-teatro Le Troglodyte, en liona kabaredo La
Graine, kaj en multaj junulardomoj, restoracioj, kabaredoj, dum dek jaroj.
En 1982 dua kasedo Revenas mi, kun tradukitaj kanzonoj (Lili de Pierre Perret, Ĉio for de
Mouloudji...), kaj originalaj (kvar muzikaĵoj de Le Puil).
En 1985, tria kasedo De Pont-Aven al Varsovi’, kvin originalaj kanzonoj, muzikaĵoj de Le Puil, tekstoj de
Jopetro Danvy, Frank Stein, kaj Tibor Sekejl, kaj kvin tradukitaj el la franca, i.a. La rempar’ de Varsovi’ de Jacques
Brel.
En 1992, kvara kasedo registrita en Polio, Ne donu tro. Tri kanzonoj, kvin muzikaĵoj, kaj unu traduko de Le
Puil, kvar tradukoj de Danvy kaj Lagrange, i.a. Mortadi pro ide’ de Georges Brassens.
En 2004 unua KD ĉe Vinikosmo Mi estas kun akompano de JoMo. Dek kvar kanzonoj originalaj – laŭ tekstoj
de Miĥalski, Stefan Maul, Claus J. Günkel, Tomáš Pumpr, kaj Radoj Ralin – kaj tradukitaj.
De pli ol tridek jaroj Le Puil kantis en multaj eŭropaj landoj (Germanio, Hungario, kaj Italio en 2009) kaj en
Brazilo.
Klaku sur la albumo por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti. |