|
Metala Kompilo
Metala Kompilo
Atentigo : La du muzikfragmentoj ĉi sube estas nur kiel provizora demonstro kaj por aŭskultado, sed tute ne elŝuteblaj nek aĉeteblaj...
Por tio necesos atendi ĝis la apero de la Metala Kompilo.
Do ne provu aĉeti ilin nun ! ....
Relanĉo de la Metala Kompil-projekto
Karaj metaluloj.
Kiel vi ja scias Vinilkosmo ekde la jaro 90a lanĉis sian unuan
kompil-projekton kaj de tiam plenumis tutan serion de diverstilaj
kompiloj (Vinikosmo-Kompil' Vol.1 & 2, Kolekto 2000, Esperanto
subgrunde, Elektronika kompilo) dank' al la kontribua partopreno de
multaj artistoj kaj kunlaborantoj.
En 2006 Vinilkosmo lanĉis la projekton de la metala kompilo. Sed la
projekto restis forgesita dum 4 jaroj i.a. alie pro manko da kontribuoj.
Nun la la pezroka kaj metala muzika sceno disvolviĝis, pli da artistoj aperas kaj ni decidis relanĉi kaj finfine realigi ĝin.
Do nova defio! Ni relanĉas novan kompilprojekton kiu celos prezenti
metalan muzikon en esperanto.
Ekzistas pluraj metalaj artistoj, sed ĝis nun neniu kuraĝis lanĉi sin
por konkretigi efektivan albumon sur KD.
Tial venis al ni la ideo starigi kompilon per tia aktuala muziko.
En tiu ĉi kompilo ni ŝatus prezenti plej diversajn stilojn de metalo...
(pezmetalo, mortmetalo,draŝmetalo, hardkora metalo, melodia metalo,
simfonia metalo, ktp...) kaj ni invitas vin partopreni tiun frenezan
projekton kiun ni esperas sukcesi per altkvalitaj kontribuoj viaj.
Ni vere kalkulas je via preteco partopreni nian projekton.
Se vi jam kontaktis nin antaŭe okaze de la unua lanĉo de la projekto,
bonvulu fari rekontakton por ke ni
aktualiĝu. Se vi havas “myspace”-paĝon aldonu nin kiel via amiko:
www.myspace.com/metalakompilo
Se vi hazarde aŭ bonŝance konas aliajn eblajn artistojn kiuj povus aŭ
interesiĝus pri tiu projekto bonvolu transdoni al ili ĉi tiun retmesaĝon.
Kontaktu nin per
metalakompilo@gmail.com
Flo, Rogener kaj Leandro.
Vinilkosmo
|