Vinilkosmo
  ĉefpaĝo » katalogo » Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik » ESPO DESPO » 1- Esperante Mia konto  |  Montru la korbon  |  Mendi   
Lingvoj
Esperanto English French Español
Serĉilo
 
Por uzi ŝlosilvortojn kaj trovi muzikon/albumon/artiston, serĉu pere de la
Kombinita serĉilo
kategorioj
Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik
  AFRIKA KOMPILO
  ALE KOSABELA (La Porkoj - Strika Tango)
  CARINA
  DOLCHAMAR
  ESPERANTO DESPERADO
  ESPO DESPO
    1- Esperante
  ETERNE RIMA
  JoMo
  KONGA ESPERO
  KORE
  LA PAFKLIK
  LA PERDITA GENERACIO
  MARTIN & la talpoj
  MAYOMA
  MERLIN
  PERSONE
  SOLOTRONIK
  SUPERNOVA
  TONE
Hardkoro - Punko - Alternativa - Metalo
Kanzono - Tradicia
Lirika - Hhoroj
Vinilkosmo-Panoramo
Videoj
Korbo pli
malplena
Komentoj pli
00 - Civilizacio (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero
la ĝis nun plej bona e-rok albumo. ĉiuj ŝatan ..
5 Prinotu laŭ 5 steloj
Informoj
Rimarkigaj titoloj aŭ albumoj
Uzkondiĉoj
Helpkonsiloj
Informbulteno
Dankojn
Devigaj mencioj
Kontakto
Mesaĝoj de la legantoj pli

Bonvenon en la "Mesaĝejo de la legantoj" de VINILKOSMO. Tiu servo estas je via dispono por espr...(pli)


Flo, Vinilkosmo-retejestro (webmaster)
Kunhavigo / Eksporto
Instalu varbrubandon de Vinilkosmo en via blogo aŭ retejo!
Esperante (Popo - Roko - Mondmuziko)
Vidu Kio estas ĉi tie

Albumo ref : VKKD097
KD 10 titoloj - 40:25 mn

Esperante - Espo Despo – Kopenhago (Danio)

Produktita de EspoDespo © 2009 - sendependa produktado

PLENA ALBUMO 10€

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg Vorbis elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.

Jen Esperante, la nova albumo de Espo Despo – mallongigo de la nova vizaĝo de la bando Esperanto Desperado, vidu en la katalogo la albumojn BroKantaĵoj (Vkkd 34) kaj Hotel Desperado (Vkkd 72).

Tiu ĉi albumo estas frukto de preskaŭ trijara eksperimentado de sonoj, ritmoj, tekstoj, kaj melodioj. Kvar amikoj, Amir, karl, kaj Laurent, plifortigitaj iom poste de Andrzej, membroj de la nova konsisto de Espo Despo, preparis la KDon ekde fino de 2005, malrapide sed persiste kaj entuziasme. Ili faris plurajn versiojn de ĉiu kanto, antaŭ ol la aranĝoj, registrado, miksado, kaj mastrigado finiĝis – kaj nur post kiam la rezulto atingis kontentigan kvaliton por ĉiuj.
Tio klarigas la longdaŭran preparadon de la albumo kiu estis realigita per atento, plezuro, sopiro, amo, kaj espero.

La tekstoj de la kantoj priskribas temojn kiaj la vivo kaj amo, homaj eraroj, senespero, mondmizero, ĝuo kaj sufero, perdo kaj trovo, milita sensenco kaj sensento, destino kaj libereco, steloj kaj maroj, dilemoj kaj homa espero.
Tekstojn de pluraj aŭtoroj estis uzitaj, inter alie poemoj de klasikuloj kiel Adam Mickiewicz, Nikolai Kurzens, kaj Poul Thorsen.
Muzike, la kantoj estas diversstilaj: mondmuziko de afro-eŭropa origino kun elementoj de popo, roko, foje eĉ ĵazo. Uzante originalajn muzikideojn, altkvalitajn tekstojn, kaj sugestivajn voĉojn, la kvar despoanoj sukcesis unuigi ĝenran diversecon en sia propra, originala stilo.

Pluraj gast-artistoj apogis la muzikverkon, inter kiuj Alejandro Cossavella (Ale) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo), kiuj registris sian belegan voĉon en po unu kanto. Krome, ankaŭ aŭdeblas belegaj sonoj de trumpeto de David-Emil Wickström, akordiono de Emir Boŝnjak, kaj gitaro de Dino Pehilj.

Kaj premiero por esperanto-artisto: la albumo estis eldonita interrete tra elŝutretejoj kaj sen muzikproduktejo. La fizika albumo estas presita malgrandkvante de la bando mem kaj distribuata per la Vinilkosmo-katalogo.

Espo Despo estas:
- Amir Hadziahmetovic (AmoDeL'Iro): gitaro kaj kanto
- Karl Maybach (Karlito): baso, klavaroj, kaj trombono
- Laurent Fricault (Lorenco): drumo kaj perkutiloj
- Andrzej Krejniuk: Baso
- Thomas Petruso: perkutiloj

Gastmuzikistoj :
David-Emil Wickström : trumpeto
Emir Boŝnjak : akordiono
Dino Pehilj : gitaro
Alejandro Cossavella (Ale) : ĉefkanto en "Devas io veni"
Jean-Marc Leclercq (JoMo) : ĉefkanto en "Evidente"
Alma Ŝehović : voĉo

Baza registrado realigita en "Lolo Studio" en Hundested (Danio)
Registrado de Aldonaj trakoj kaj miksado en "Studio Iram" en Kopenhago / Danio
Soninĝenieroj : Laurent, Karl kaj Amir (EspoDespo)

 
Montru 1 ĝis 12 (el 12 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
 Titoloj+   Eldonejo   Muzikfragmentoj   Prezoj   Aĉeti nun 
 00 - Esperante (PLENA ALBUMO) MP3    
Albumo 10 titoloj mp3 - elŝutado 
 10.00EUR  Aĉetu nun 
 00 - Esperante (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero     Albumo 10 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg   10.00EUR  Aĉetu nun 
 01 - Esperante        1.00EUR  Aĉetu nun 
 02 - Kiu diablo?        1.00EUR  Aĉetu nun 
 03 - Atentu pri kavetoj        1.00EUR  Aĉetu nun 
 04 - Devas io Veni        1.00EUR  Aĉetu nun 
 05 - Libro de l' destino        1.00EUR  Aĉetu nun 
 06 - Vivi sen vi        1.00EUR  Aĉetu nun 
 07 - Agento oranĝa        1.00EUR  Aĉetu nun 
 08 - Libere-Aere        1.00EUR  Aĉetu nun 
 09 - Amikeco aŭ amo        1.00EUR  Aĉetu nun 
 10 - Evidente        1.00EUR  Aĉetu nun 
Montru 1 ĝis 12 (el 12 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

Kopirajto © Vinilkosmo 2009 - Surbaze de Oscommerce