KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKVA014-065
Virtuala albumo 9 titoloj – 48:39 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

Kompendium - Solotronik – Hispanio/Pollando

Produktita de Solotronik/Vinilkosmo © 2016

PLENA ALBUMO MP3 - 10€ bouton caddie rouge

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Apero de la Bita albumo la 15an de Junio 2016

 

KOMPENDIUM estas la lasta albumo en esperanto de Solotronik.

Solotronik konstatis ke preskaŭ ĉiuj homoj en la esperanta movado apenaŭ konektiĝas al la alternativa muziko, sed nur akceptas konkretajn definitajn muzikstilojn pli popularajn. Ja la Solotronik-muziko de ĉiam estis avangarda, miksante la elektronikan kaj eksperimentan muzikon kun la klasika, kaj iom da popo.

Tiu ĉi albumo estas eksploda kaj polemika, el originalaj temoj. Solotronik malamas stultan poezion sen profunda senco, kaj materiistan literaturon de diplomuloj kiuj servas nur por ornami la aeron per vortoj “belegaj” kiuj donas emon dormi.

La situacio en la mondo nun devigas nin pripensi nian estonteco. En ĉi tiu kazo, temoj kiel "Nova Monda Ordo" parolas pri la alveno de ununura registaro por la tuta mondo kun striktaj militismaj reguloj por ĉiuj, enplanto de RFID-etikedo (Radio-Frekvenca IDentigo) en la manon por kontroli nin, kaj detrui nin aŭtomate kaj elektronike laŭnecese. Jam Orwell, Vernes, kaj Asimov “avertis” nin, la fantazio ne ekzistas, ĉio iom post iom plenumiĝas kun la paso de la tempo; kaj numtempe Usono jam aprobis tiun diablan ilon, venontjare ili komencos enplanti tion.

La falo de la petrodolaro puŝas Rusion kaj Ĉinion al investo en oron, kaj por lukti kontraŭ ilin la elitistoj kreis la Bitkoin (kriptomono virtuala). En tiu kazo, la kanto "Bitkoin" parolas pri tiu virtuala batalo kiu ekzistas nun en la mondo de altaj financoj.

"Mi estas Kenjo..." omaĝas al viktimoj de la milito, ĉu en Afriko, en Sirio, kaj en Irako precipe, el klare humana vidpunkto. Ĉi tie la poezio estas vana, kaj servas al nenio, dum mortas miloj da homoj, aŭ detruiĝas la domoj, forpelante la supervivantojn, ktp.

Estas momento por mediti per "CMX Simulakrum", kiu aludas pri la planoj de la sekretaj servoj por simuli supozeblajn teroristajn atakojn kaj katastrofojn. La kanto donas al ni la eblecon pripensi ankaŭ ĉu la veraj teroristoj ne estas subvenciitaj de la sama povo? Kaj ankaŭ ke tiaj atencoj ne estas veraj, ili estas simuloj kreitaj de la departamento C.M.X. Polemika temo pri komploto; multaj kredas ŝaf-televide, dum aliaj ne kredas.

"Takao Simfonio" estas la lasta kanto en esperanto de Solotronik, omaĝe al lia japana amiko, muzikisto La Mevo, forpasinta en 2008, kiu multe apogis Solotronik. Li meritis tian omaĝon!, kaj aliaj kantoj pli...

La muzikstilo en ĉi tiu albumo miksas diversajn elektronikajn nuancojn kun klasikaj strukturoj sur ritma bazo el aleatoraj sistemoj, kaj poliritmio, aŭ for de la ritmo, kune kun diversaj influjo el stiloj kiel triphopo, ĥaoso, kaj ĝangala muziko. La aŭtoro de la tekstoj estas sennoma, la videoj estas realigitaj uzante ĝis ĝiaj limoj la animacian programon “Premier” por atingo de kreiva rezulto.

Specialan dankon al Flo pro la apogo de tiu ĉi albumprojekto, al Roko pro la reviziado kaj aranĝado de la tekstoj, al Benito pro la pentraĵo, al Annabelle pro la grafikaĵo de la kovrilo, al Triboulet pro la mastrigado, kaj al la sennoma aŭtoro de la tekstoj.

Registrita en la Solotronik-studio en 2016 en Pollando.
Soninĝeniero: Solotronik.
Mastrigita de: Triboulet en Studio de la Trappe/Vinilkosmo en Donneville (Francio).
Prentristo de la kovrilbildo: Benito Lozano (Hispanio).
Realigado de la kovrilo: Annabelle Henry (Venzuelo).

3- Kompendium

10,00 €10,00 €
10,00 €10,00 €
Plena albumo 9 titoloj ogg - elŝutado de ZIP-dosiero OGG
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €
1,00 €1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP