KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Popo - Folkroko

La Perdita Generacio - Svedio-Germanio

La Perdita Generacio, mallonge LPG, aperis en Esperantujo en 2003 dum la IJK en Svedio. Kelkaj el la tiamaj anoj ludis ankaŭ en svedlingva bando kun la sama nomo: Den Förlorade Generationen. DFG naskiĝis en 1995 en Skellefteå, Svedio, kaj ludis politikan folkrokon.

La unua internacia koncerto de LPG okazis en 2004 dum la IJK en Kovrov, Rusio. La bando tiam ricevis premion Plej interesa muzikgrupo. La koncerto estis registrita kaj eldonita sub la titolo En Rusio (7-kanta KD, Gränslösa Kulturföreningen 2004).

Per eldono de ilia unua ĉefverko Eksenlime (Gränslösa Kulturföreningen 2006), la bando famiĝis en Esperantujo. Eksenlime enhavas famkonatajn kantojn kiel “La kosma aventuro”, “Ĉiuj ni amegas Usonon”, “Societo de vivantaj poetoj”, kaj “Nia fiera policisto”.

Dum la postaj jaroj LPG koncertis en multe da malsamaj landoj: Rusio, Germanio, Pollando, Kubo, Estonio, Slovakio, Aŭstrio, Francio, Nederlando, ktp. Foje la bando koncertis en Svedio por neesperanta publiko. Sceneje aperis multaj diversaj muzikantoj sub la nomo LPG. Tomio (Tomas Q. Nilsson) skribis la plejmulton de la LPGaj kantoj, sed neniu ĉeestis ĉiujn koncertojn de la grupo. Do la frua LPG oni eble pli ĝuste nomu muzikkomunumon ol bandon.

En 2008 stariĝis kunproduktado inter Gränslösa Kulturföreningen kaj Vinilkosmo por eldoni duan albumon, Eksplodigos vian domon. En ĉi tiu albumo troveblas kantoj kiuj vaste disvastiĝis tra Esperantujo: “Malantaŭen”,“Ne normalas, nur kutimas”, “Sub fortepiano en Kiev’” kaj ne malpleja, “Amokanto”. La finan kanton “Ĉu timigas la ombro?”, Ĵomart kaj Nataŝa aldonis al sia repertuaro.

Dum somero 2011, La Perdita Generacio transformis sin al pli fiksa muzikgrupo kun kvar membroj: Tomio, Anna Burenius, Karin Nordström, kaj Hendrik “Hendjo” Lönngren, kiuj kune faris stratmuzikan kaj koncertaran rondiron en Eŭropo. Ĝis tiam LPG estis konata ĉefe inter junaj eŭropaj esperantistoj. Tio ŝanĝiĝis kiam ili koncertis antaŭ plena salonego dum UK en Kopenhago ludante reverkon de “La dizertanto”, grava kanto por antaŭaj generacioj de pacemuloj. Dum tiu somero okazis jam legendaj koncertoj de LPG dum SES en Slovakio kaj FESTO en Francio.

Ekde tiam La Perdita Generacio multe klopodis por pretigi sian trian albumon. Ĝi estis aperonta plurfoje, sed prokrastiĝis diverskiale. Por la somero 2013 Ĉiamen plu finfine aperos. La estonteco respondos ĉu iuj el ties kantoj vivos… ĉiamen plu.

La muzikstilo de LPG malfacile priskribeblas. Oni foje priskribis ĝin kiel progresema. Oftas profundaj tekstoj, socikritikaj kaj ekologie engaĝitaj. La muziko ĉefe akustikas kun ĉarmaj, emociaj melodioj. Malgraŭ ke oni facile kunkantas multajn kantojn, la harmonioj ofte ampleksas kaj la mezuro varias de 3 ĝis 5 4-onoj.

Ekde 2005 la geografia centro de La Perdita Generacio estas Hernusando (Härnösand), ĉe la orienta marbordo iom norde de Stokholmo. Aliaj bandanoj loĝas en Lund (suda Svedio) kaj en Heidelberg (Germanio).


Klaku sur la tri albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP