KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

Popo - Roko

KORE – Angers (Francio)

Post pasia renkontiĝo kun Esperanto en 1997, Kris Spitzer, franco el la luara valo, kreis Kore.
Li lernis kaj kantis la lingvon dum kelkaj jaroj por unua versio de la bando, kiu naskis unuan albumon, Kia viv’ eldonitan de Vinilkosmo en 2000.
La bando koncertis en diversaj festivaloj en Tuluzo (KAFE), Strasburgo (IJK), kaj Angulemo.
Kris daŭrigis sian vojon sola por verki kaj poluri sian stilon antaŭ ol kuniĝi kun François Tijou, kromnomita “Fiks”, gitaristo, kaj lia amiko David Hadjadj, multinstrumentisto kaj aranĝisto el Parizo. El tiu nova kunlaborado, deko da titoloj estis registritaj en 2007, kio nun faras de Kore muzika triopo en studio, kaj sesopo da muzikistoj diverstendencaj sursceneje.

La neŭtrala lingvo, kun latinslavaj sonorecoj, deklinaciata per tekstoj ofte aŭtobiografiaj, donas al la bando veran identecon.
Laŭ la maniero de mitaj bandoj, Kore distingiĝs per lingva, muzika, kaj voĉa originalecoj kiu komplete forestas de la aktualaj scenejoj tre avidataj! Tio estas bedaŭrinda, ĉar Kore deziregus malkovrigi sian varietean popmuzikon tiom al la ĝenerala publiko kiom al la tutmonda esperantistaro.
En 2007 nova KD, Tielas vivo, estas produktita kaj eldonita de Vinilkosmo.

Klaku sur la du albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP