KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Klasika gitaro

Rafael Milhomem - Catalão (Goias, Brazilo)

Rafael Milhomem estas la fondinto de la potencmetala bando BaRok-Projekto, la unua kiu lanĉis oficialan albumon en la lingvo esperanto. Kiel komponisto li jam estis finalisto de la muzika konkurso Kanto de la Jaro (2013) de la revuo Kontako kun la titolo “La plej bona ĉasisto”. En 2016 en la sama konkurso li ricevis la unuan lokon kun la titolo “Jen nia Viv-River'”. Li estis finalisto de la konkurso pri muzika-komponaĵo Novas 3 en Brazilo kun la titolo “Ritoalma” (esperante “Ritaro de l´ animo”).

Krom BaRok-Projekto, Milhomem aktivas kiel komponisto, muzikaranĝisto, kaj muzikisto, ludante elektran gitaron en la muzikbandoj (eks)Sunroad, (eks) Euphony, kaj akustikan gitaron en la grupo El Ligno Trio (gitara triopo). Nuntempe li estas muzikinstruisto en muzik-socialaj projektoj kaj partoprenas en la gitara kvaropo Quarteto de Violões Goyazes (gojasa gitar-kvaropo).

Rafael muzikdiplomiĝis pri gitaro ĉe Universitato Federacia de Gojaso, Brazilo (UFG), kaj specialiĝis en infanaĝa edukado (ESAB). Krom klasika kaj elektra gitaroj li muzikumas per kavakinjo, bekfluto, amerindia fluto (li mem faras siajn proprajn flutojn), melodiko (blovklavaro), basgitaro, kaj perkutinstrumentoj.

Oficiala diskografio

El Ligno Trio: El Ligno Trio
(2006) – gitara triopo
Sunroad: Flying n´ Floating
(2006) – rokbando
Sunroad: Ten Years Treating Deafness
(kompilo, 2008) – rokbando
BaRok-Projekto: Jen Nia Viv-River´
(2015) – metala bando
Rafael Milhomem: Emanações Harmônicas
(2015) – klasikaĵo
BaRok-Projekto: Sovaĝa animo
(2016) – metala bando
Rafael Milhomem: Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo



Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP