KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Mondĵazo - Latinĵazo - Bosa-ĵazo

Vojaĝo - Tuluzo - Okcitanio - Francio

Vojaĝo estas la historio pri la amikeco inter ses muzikistoj de Toulouse, la Rozkolora Urbo en Okcitanio. Kunigitaj de komuna pasio por latina muziko kaj ĵazo, ĉi tiuj "vojaĝantoj de la Sudo" forĝas komponojn kun la spontaneco, entuziasmo, kaj varmo de la Sudo. La bandon Vojaĝo karakterizas ankaŭ la deziro meti arton al la servo de ĝustaj kaŭzoj, kiel la respekto de la medio kaj amikeco inter homoj dank’ al esperanto.

Kio altiras nin per la unuaj akcentoj de ilia repertuaro estas la energio kaj entuziasmo de stilo bone ritmita al komunika ĝojo. Kelkfoje facilanima kaj sensama, foje ĝoja kaj jubilanta, la muziko distilita de Vojaĝo malkaŝas la ĝojon de la muzikistoj, feliĉaj dividi sian pasion.
Unu el la karakterizaĵoj de Vojaĝo estas la gusto por melodioj faritaj "a la mano" per veraj instrumentoj kiuj vibras, resonas, spiras, kaj donas sian animon al la muziko. Knedi la sonan paston en ĉizelitan, ame formitan muzikon, laŭ la maniero de la plej spertaj metiistoj.

Per sinkopitaj ritmoj, prenante siajn radikojn de Choro, Bossa Nova, Samba, Salsa, aŭ Blusoj, la stilo de Vojaĝo havas akcentojn forte orientitajn je la Sudo, de Brazilo, Karibio, Italio, Argentino, aŭ Luiziano, kiuj enŝipigas vin sur vojaĝo al la alia fino de la Tero, en la antaŭurboj de Rio, São Paulo, aŭ Belem, Kubo, Buenos Aires, Napoles, aŭ Toulouse. Facilanima vojaĝo en muziko plena de sunbrilo, kiel himno al la vivo, kiu instigas amikecon inter "refarantoj de la mondo".

Vojaĝo prezentiĝis en koncerto por la unua fojo antaŭ Esperanto-publiko dum la 100a Universala Kongreso de Esperanto ĉe la Palaco de Kongresoj en Lilo en julio 2015.

Vojaĝo estas formita de:
- Audrey Rey: kanto en la franca, korusoj.
- Gilles Bénard: klavaroj.
- Jean-Claude Patalano: kanto en esperanto, tenora kaj soprana saksofonoj, klarneto, transversa fluto.
- Didier Kerboull: baso.
- Pascal Marceillac: tamburoj.
- Julien Fischer: perkutadoj (kestono, kongaoj, bongoj, sintezilo).

Por pli da informoj pri Vojaĝo vizitu ilian retejon ĉe: http://www.vojagxo-muziko.fr/eo/groupe-eo.html


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP