KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Metala Kompilo

La Metala Kompil-projekto en atendo...

GRAVA novaĵo; tri metalaj album-projektoj sendependaj de la Metala kompil-projekto estas en preparo kadre de la "Promeskampanjo" de Vinilkosmo (albumoj de Krio de morto, Supernova kaj baRok-Projekto).

Ni invitas vin subteni ĉi tiujn diverstilajn metal-projektojn aliĝante al la Promeskampanjo ĉe www.goo.gl/5pvMO

 

Pri la Metala kompilo:

Karaj metaluloj.

Kiel vi ja scias Vinilkosmo ekde la jaro 90a lanĉis sian unuan kompil-projekton kaj de tiam plenumis tutan serion de diversstilaj kompilaĵoj (Vinikosmo-Kompil' Vol.1 & 2, Kolekto 2000, Esperanto subgrunde, Elektronika kompilo) dank' al la kontribua partopreno de multaj artistoj kaj kunlaborantoj.

En 2006 Vinilkosmo lanĉis la projekton de la metala kompilo. Sed la projekto restis forgesita dum kvar jaroj i.a. alie pro manko da kontribuoj. Nun la la pezroka kaj metala muzika sceno disvolviĝis, pli da artistoj aperas kaj ni decidis relanĉi kaj finfine realigi ĝin.

Do nova defio! Ni relanĉas novan kompilprojekton kiu celos prezenti metalan muzikon en esperanto.
Ekzistas pluraj metalaj artistoj, sed ĝis nun neniu kuraĝis lanĉi sin por konkretigi efektivan albumon sur KD.

Tial venis al ni la ideo starigi kompilaĵon per tia aktuala muziko.

En tiu ĉi kompilaĵo ni ŝatus prezenti plej diversajn stilojn de metalo (pezmetalo, mortmetalo,draŝmetalo, hardkora metalo, melodia metalo, simfonia metalo, ktp...) kaj ni invitas vin partopreni tiun frenezan projekton kiun ni esperas sukcesi per altkvalitaj kontribuoj viaj.

Ni vere kalkulas je via preteco partopreni nian projekton.

Se vi jam kontaktis nin antaŭe okaze de la unua lanĉo de la projekto, bonvolu fari rekontakton por ke ni aktualiĝu. Se vi havas “myspace”-paĝon aldonu nin kiel amiko: www.myspace.com/metalakompilo

Se vi hazarde aŭ bonŝance konas aliajn eblajn artistojn kiuj povus aŭ interesiĝus pri tiu projekto bonvolu transdoni al ili ĉi tiun retmesaĝon.
Kontaktu nin per metalakompilo@gmail.com

Atentigo : La du muzikfragmentoj ĉi-sube estas nur kiel provizora demonstro kaj por aŭskultado, sed tute ne elŝuteblaj nek aĉeteblaj.


Por tio necesos atendi ĝis la apero de la Metala Kompilo.
Do ne provu aĉeti ilin nun ! 


dankon pro via komprenemo


Flo, Rogener kaj Kubhof.
Vinilkosmo

Metala Kompilo

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP