KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Potenca metalo

BaRok-Projekto - Catalão (Goias, Brazilo)

La Brazila bando BaRok-Projekto estis fondita de la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Muniz en 2007. Estas La unua bando de potenca metalo (Power Metal) kiu lanĉis oficialan albumon en la lingvo Esperanto.
Ĝia muziko estas potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka, klasika, kaj folklora muzikoj, kun tekstoj pri la brazila tupia mitologio.
En la komenco, la bando estis nur virtuala, kun unu aŭ du muzikistoj ludante diversajn muzikilojn en sia hejmstudio. La ĉefa celo estis krei muzikaĵojn kaj inviti kantistojn por registri, kaj tiel lanĉi la kantojn libere en interreto.

En 2007 la grupo memeldonis 4-titolan virtualan konceptan albumeton Bataltemp'. Partoprenis en la projekto la kantistoj Geovani Maia ("Bataltemp'”), Paulo Melo ("Nobla Dezir’"), kaj Leo Yanes ("Heredo de la Post-Milit'").
Post longa paŭzo, komence de la jaro 2013 la grupo anoncis rekomencon de sia agado, kaj ŝanĝis sian celon. Estis starigita kompleta bando celante koncertojn kaj novan albumon. Tiel naskiĝis en 2013 la unuopaĵo La plej bona ĉasisto. Por tiu ĉi titolo la bando konsistis el Leo Yanes (kantisto), Junior Nieri (drumo), Murilo Ramos (basgitaristo de la bando Heaven's Guardian), Muniz (gitaro), kaj Rafael Milhomem (gitaro).

Dank' al La plej bona ĉasisto la bando iĝis finalisto de la muzika konkurso "Kanto de la Jaro" (2013) de la revuo Kontakto.

En 2015 la grupo subskribis kontrakton kun la muzikeldonejo Vinilkosmo, lanĉante en la fino de la sama jaro la unuan oficialan EP Jen nia Viv-river’, taksita kiel la unua oficiala albumo de peza metalo en Esperantujo.
Ĝi enhavas la malnovajn muzikaĵojn, kaj ankaŭ la novan, kiu titoligas la albumeton, kun voĉo de la invitita kantistino Karliene Araújo. Jen nia Viv-river' estas ario eltirita el la metal-opero kiun BaRok' verkas.

En 2016 BaRok-Projekto prezentas sian unuan plenan albumon titolitan Sovaĝa Animo, aperinta la 13-an de julio 2016 laŭ bita formo kaj dum aŭgusto sur KD.
La bando nuntempe konsistas el Karliene Araújo (voĉo); Junior Nieri (drumo); Thiago Alberto (basgitaro); Muniz (gitaro) kaj Rafael Milhomem (gitaro).
Sed por tiu nova albumo ankaŭ partoprenis pluraj gravaj gastoj (detaloj malkovrindaj en la albumpaĝo).


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP