Sen ensaluti aŭ krei konton vi povas :
- Konsulti la paĝojn de la artistoj aŭ de la diversaj albumoj alklakante la bildojn.
- Aŭskulti la muzikon aŭ vidi videofragmentojn.
Ĉe la ĉefpaĝo :
1) En la menuo supre maldekstre « Kategorioj » elektu alklakante la muzikstilojn.
2) En « Kategorio » elektu alklakante « Artistojn ».
3) Ĉe la « Artistoj » alklaku la elektitajn albumojn.
4) Aŭskultu la muzikfragmentojn alkakante la startilon de la legilo.
Vi devas ensaluti aŭ krei konton por :
- Elŝuti muziktitolojn, albumojn aŭ videojn.
- Skribi pritaksajn komentojn.
Por aĉeti muzikaĵojn aŭ albumojn, alklaku la bluajn butonojn « Aĉeti ». Kaj sekve alklaku ĉe « Aldoni » poste ĉe « Mendi » kiam vi estos aldoninta ĉiujn viajn elektitajn titolojn per « daŭrigi aĉetadon » ĝis la fino de la indikoj por la aĉetado kaj elŝutado.
La traserĉado de kantoj povas ankaŭ efektiviĝi rekte helpe de la « Serĉilo » (en la maldekstra menuo) se vi konas la titolojn aŭ albumojn, aŭ ankaŭ alklakante ĉe « Kombinita serĉilo ».
Rimarkigo :
momente nur 3 kategorioj estas provizitaj :
- Popo-Roko-Hiphopo-Elektroniko
- Kanzono-Tradicia
- Videoj
Dum la venontaj monatoj iom post iom la tuta katalogo de Vinilkosmo estos disponigita.
Pagoj :
La pagmaniero uzebla estas sistemo altnivele sekurigita tra Paypal. Tiu sistemo ebligas pagi ĉu pere de via Paypal-konto (se vi havas), ĉu pere de via kredit- aŭ bankkarto.
Vi povas ankaŭ preni abonon (pagenda tra Paypal) kiu ebligos elŝutadon de muzikaĵoj, albumoj aŭ videoj ĝis elĉerpigo de via provizo (tiu sistemo funkcios post kelkaj semajnoj).
Rimarkigo :
Por aĉeto sub 6 eŭroj, « traktadkostoj por eta mendo » de 0,40 eŭroj estas fakturitaj suplemente.
Por aĉeto ekde 6 eŭroj tiuj kostoj ne estas fakturitaj.
La kantoj, muzikoj, albumoj aŭ videoj aĉetitaj estas tuj elŝuteblaj pere de la elŝutbutonojn aperantaj post la pago. Viaj menditaj muzikoj estas ankaŭ disponeblaj en via konto (alklaki ĉe « Mia konto », kaj sekve ĉe « Miaj mendoj » kaj fine ĉe la butonon “Montri”, tiam la informo pri via mendo aperas, kaj ekde kiam via pago efektiviĝis, iru malsupre de la pago kaj alklaku ĉe la butonon « Elŝutado ».
Vi povas elŝuti 3-foje ĉiun aĉetitan titolon, albumon, aŭ videon. La elŝutligo restas valida ĝis la 3a elŝuto efektiviĝis.
|