Vinilkosmo
  ĉefpaĝo » katalogo » Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik » ALE KOSABELA (La Porkoj - Strika Tango) » 2- Civilizacio Mia konto  |  Montru la korbon  |  Mendi   
Lingvoj
Esperanto English French Español
Serĉilo
 
Por uzi ŝlosilvortojn kaj trovi muzikon/albumon/artiston, serĉu pere de la
Kombinita serĉilo
kategorioj
Popo-Roko - Hiphopo - Elektronik
  AFRIKA KOMPILO
  ALE KOSABELA (La Porkoj - Strika Tango)
    1- Shako
    2- Civilizacio
    3- Revolucio en pajleraro
  CARINA
  DOLCHAMAR
  ESPERANTO DESPERADO
  ESPO DESPO
  ETERNE RIMA
  JoMo
  KONGA ESPERO
  KORE
  LA PAFKLIK
  LA PERDITA GENERACIO
  MARTIN & la talpoj
  MAYOMA
  MERLIN
  PERSONE
  SOLOTRONIK
  SUPERNOVA
  TONE
Hardkoro - Punko - Alternativa - Metalo
Kanzono - Tradicia
Lirika - Hhoroj
Vinilkosmo-Panoramo
Videoj
Korbo pli
malplena
Komentoj pli
00 - Fek al Esperanto (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero
Albumo 100% hiphopa, vere mojosa ! vi ŝatos ĝin ! ..
5 Prinotu laŭ 5 steloj
Informoj
Rimarkigaj titoloj aŭ albumoj
Uzkondiĉoj
Helpkonsiloj
Informbulteno
Dankojn
Devigaj mencioj
Kontakto
Mesaĝoj de la legantoj pli

Bonvenon en la "Mesaĝejo de la legantoj" de VINILKOSMO. Tiu servo estas je via dispono por espr...(pli)


Flo, Vinilkosmo-retejestro (webmaster)
Kunhavigo / Eksporto
Instalu varbrubandon de Vinilkosmo en via blogo aŭ retejo!
Civilizacio - STRIKA TANGO (Regeo - Latinroko -Popo)
Vidu Kio estas ĉi tie

Albumo ref : VKKD070-021
KD 16 titoloj - 45:58 mn

Civilizacio- STRIKA TANGO - Argentino

Produktita de Vinilkosmo © 2004

PLENA ALBUMO 10€

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg Vorbis elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.

Ekde la vigla interveno en 1999 de la kantisto de Strika Tango, Alejandro Cossavella, kun la tiuepokaj Porkoj (vkkd 23), oni povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto, devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj. Ĉu estis pro manko de kulturo aŭ muzika tekniko sufiĉe klera, aŭ simple pro manko de pacienco por agi pli diplomate? Do bone, estas domaĝe por la fanoj de tiu stilo same kiel por la alergiaj kritikantoj, Alejandro estas ĝisfunda artisto, plurfaceta kaj altgrade talenta kiu ne ĉesos surprizi nin!
Tiu ĉi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta interkultura inklino, kaj ĝia aŭtoro, kiu postulas kun insisto la utilon de projekto transe de la lingvaĵo, ne hezitis lasi registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da kilometroj de sia hejma cirklo. Estas en la Studio de la Trappe, en la ejoj mem de Vinilkosmo, ke tiu muziko, tamen forte inspirita de la latinamerika tradicio, trovis la tutan deziratan plurecon de Ale, kaj eskapas samtempe la etikedojn kiuj tendencas limigi la radiadon de tiaj kreaĵoj.
Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas ĝin al ni humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas densa kaj ebriiga. Tiu ĉi albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu vidis ĝin naskiĝi, kaj fariĝos tutcerte mejloŝtona referenco. Kaj se vi ne certe bone komprenis kial... do, aĉetu ĝin, kaj jen ĉio!

STRIKA TANGO estas :
El Argentino :
Alejandro Cossavella : voĉo, gitaro
Leandro "la Druido" Aceto : perkutiloj
Pancho Carrao : baso

Gast-muzikistoj el Tuluzo :
Olivier Gérardin : piano, sinteziloj kaj klavararanĝoj
Raphael Amstad : piano Rhodes, orgeno kaj klavararanĝoj
Philippe Cordelier : drumo, perkutiloj
Jean-Claude Patalano : blovinstrumentaj aranĝoj, tenora kaj sopran-saksofonoj
Jean-Joseph Grues "Ĵanĵo" : Trombono
El Norvegio-Aŭstrio-Usono :
David-Emil Wickström : Trumpeto, Buglo (Flugelkorno)

"La Desertoj Dezertaj" el Argentino :
Lala Caffarone : voĉo "Ĉe Montpellier"
Milo Froideval : klavaroj, programado kaj aranĝoj «Ĉe Montpellier »
Hermán Lugano : klavaroj, programado kaj aranĝoj
Ricardo Villar : saksofono

Studio en Argentino : Supervos (Buenos Aires)
Soninĝeniero : Fabio De Simone

Studio en Tuluzo : Studio de La Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Soninĝeniero: Triboulet

 
Montru 1 ĝis 17 (el 17 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
 Titoloj+   Eldonejo   Muzikfragmentoj   Prezoj   Aĉeti nun 
 00 - Civilizacio (PLENA ALBUMO) MP3   VINILKOSMO 
Elŝutado albumo 16 titoloj mp3 
 10.00EUR  Aĉetu nun 
 00 - Civilizacio (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero   VINILKOSMO  Albumo 16 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg   10.00EUR  Aĉetu nun 
 01 - La vivon varmigas la sun'   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 02 - Are   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 03 - Jen   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 04 - Preferindus   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 05 - Nur melodio   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 06 - Pli libera   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 07 - La Druido   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 08 - Civilizacio   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 09 - Bona Espero   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 10 - Via Vio   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 11 - Homarano   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 12 - Silento Parto 2   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 14 - Umi   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 15 - Ĉe Montpellier   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
 16 - Sonsistemo   VINILKOSMO     1.00EUR  Aĉetu nun 
Montru 1 ĝis 17 (el 17 titolojn aŭ albumojn) Rezult-paĝojn :  1 
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

Kopirajto © Vinilkosmo 2009 - Surbaze de Oscommerce