Albumo ref : VKKD095
KD 13 titoloj - 56:08 mn + 8 mp3 de instrumentaj titoloj por karaokeo
Aventur' -
Kapriol'! – Frislando (Nederlando)
Produktita de Kapriol'! / TRBandstudio © 2009
PLENA ALBUMO 10

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg
Vorbis elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.
La unua albumo de Kapriol’! aperis okaze de ilia 3a koncerto. Tio estis por KEF (Danio).
La frisa bando Kapriol’! (Nederlando) estiĝis spontane dum balfolkaj (popolbalaj)
vesperoj. La muzikistoj de la muzikgrupo jam ludis sur multaj festaj scenejoj.
Marita kaj Marian ludis dum longaj jaroj en la esperanto-grupo Kajto, kaj nun ili
prezentiĝas en la duopo Marianta (flutoj, akordiono, kanto).
Ad kaj Rutger jam abunde meritis siajn spronojn en la bandoj Blue Tape Band, 60/60 (Ad), Kalis
kaj Sjock (Rutger).
Kvarope ili formas la novan grupon Kapriol’! kiu prezentas svingan kaj varian programon kun
balfolkaj (popolbalaj) dancmelodioj kaj kantoj, kiuj fontas el tradiciaj repertuaroj
nederlandaj aŭ memfaritaj. Koncize dirite, ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj
muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj. Ĉion ili kombinas kun bela
plurvoĉa kantado kaj plurkoloraj aranĝoj. Krom tio, improvizaĵo estas grava
parto.
Ilia balfolka (popolbala) repertuaro konsistas el tradiciaj dancoj, skotiŝoj, polkoj,
valsoj kaj mazurkoj, sed ankaŭ el viglaj dancoj kiaj bureo kaj andro, aŭ ankaŭ
ronddancoj kiel la cirklo kaj la ĵigo, en kiuj la partneroj daŭre
interŝanĝiĝas.
Kapriol'! estas :
Ad Bos : kaĥono (drumkesto) kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaro,
kantado
Rutger Dijkstra : basgitaro, gitaro, violono, mandolino, kantado
Marita Kruijswijk : flutoj, ŝalmo, sakfluto, kantado
Marian Nesse : akordiono, kantado
Gastmuzikanto, Jantien Schaap: violono
Registrado en 2008 kaj printempo de 2009
Sonstudio (registrado kaj miksado) : TRbandstudio en Frislando (Nederlando)
Soninĝeniero : Ad Bos
KD-Libreto : Marita Kruijswijk kaj Ad Bos
Disko-Kovrilo : Marian Nesse kaj Ad Bos
|