KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Elektronik' - Trip hopo - Ĝangal'

SoloTronik –



Solo faris klasikajn muzikstudojn, iĝis finalisto en konkurso pri orkestrado en la jaro 1980. En tiu sama jaro li fondis teatro-trupon Harlequín, kiu estis konkuranto de la teatra trupo Dintel de Antonio Banderas.
En 1982 Solo starigis sian unuan elektronikan muzikbandon, Lokomotora Keromnés, poste en 1984 li fondis la elektro-rokbandon Factoría Ribbentrop, kiu faris aperojn en televido kaj nacia radio, kaj havis bonajn kritikojn eĉ de Banderas kaj Almodóvar. En 1988 la bando disiĝis.

En 1989 Solo lernis esperanton kaj ekkantis esperante en siaj avangardaj elektronikaj muzikaĵoj.
Solo eldonis imponan diskografion en esperanto sur vinilo, kasedoj, kaj KDoj, el kiuj:
– Kosmo-Infano (Solo – vinilo, 1991)
– “"Kie ne plu"“ (titolo en Vinilkosmo-Kompil’ Vol.1, 1995)
– Vulkano (Solo – kasedo, 1995)
– Polimorfia Arkiteknia (Vinilkosmo / “Kolekto 2000“ – KD, 1999)
– Vulkano (SoloTronik – KD, 2001)
– Iniciadogalileo (SoloTronik – KD, 2001)
– “"Ponfarstart"’“ kaj “"Joko-Tronik"“ (2 titoloj en Elektronika Kompilo, Vinilkosmo, 2002)
Inter tiuj eldonoj ankaŭ aperis diversaj neesperantaj, esence elektronike instrumentaj kaj eksperimentaj demo-verkoj. Eĉ demo-albumo pri la Beatles, muziko adaptita al la 21a jarcento en esperanto.

En januaro 2016, Solo profitis la reinstaladon de sia studio en Pollando por renovigi sian muzikmaterialon kaj por akiri komplementajn efektilojn (por la voĉo, Vokoder, kaj aliaj diversaj efektoj), por prepari sian lastan esperanto-albumon Kompendium, kaj por estontaj koncertoj.

Solo koncertis en multaj famaj lokoj kiaj, Palau de València (Hispanio), Göteborg (Svedio), The Cavern en Liverpool (Britio), Florenco en la kongresa palaco (Italio), Bordozo, Montpeliero en UK, Tuluzo en KAFE kaj Strasburgo en IJK (Francio), Kuopio en la operejo (Finnlando), Elsinoro en KEF (Danio), UK en Kopenhago en 2012, HK en Zaragoso en 2014, Baltaj Tagoj en Riga (Latvio), Tron Kirk kaj la templo Saint Stephen en Skotlando, la salono 1001 en Kafejo de Londono, la salono Mistero de Margarita en Sankt-Peterburgo, la salono Kava en Moskvo, la salono Whenlans Music en Dublino, la diskejo Karaok en Glasgovo, la salonoj Performance en Gomel kaj Cine de Minsk en Belorusio, kaj tre baldaŭ en la salono C Venues en Edinburgo.


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP