KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref : VKKD094
KD 12 titoloj - 35:44 mn

ĴomArtaĵoj - La ruĝa albumo - ĴomArt kaj Nataŝa – Stokholmo (Svedio)

Produktita de ĴomArt's Studio © 2009 - Sendependa produktado

KD-ALBUMO - 12,50 € sen AVI bouton caddie rouge

PLENA ALBUMO MP3 - 10 €  bouton caddie rouge

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:   OGGJusta Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.



Ĵomart kaj Nataŝa estas duopo kiu komencis kanti en esperanto en 1987 en Kazaĥio. Antaŭ tio, de 1983, Ĵomart kantis unue sola, kaj poste kun sia esperanto-rokgrupo Kredo.
La duopo devenas el Kazaĥio, kie ili multe vojaĝis koncertante dum diversaj e-aranĝoj. Tie ili aperigis la plej unuan en tiama Sovetio vinilan diskon Somera mondo (1989).
En la jaro 1991 la paro translokiĝis al Svedio kie ili eldonis tri kasedbendojn kaj 2 lumdiskojn Valso por amikoj (vkkd 28) en 2000, kaj Amu min (vkkd65) en 2003.

ĴomArtaĵoj – La ruĝa albumo estas la unua KD el serio de tri planataj.
Ĝi celas reludon kaj rekantadon de ĉiuj iliaj plej ŝatataj kantoj iam registritaj el jam elĉerpitaj kasedoj kaj KDoj.
La plejparto de la kantoj sur ĉi tiu kaj planataj albumoj estos malnovaj, bone konataj kaj ŝatataj. Kelkaj kantoj ŝanĝiĝis survoje, ja ili kantas ilin jam dum pli ol 20 jaroj! Kompreneble la aranĝoj de la kantoj estas pli modernaj kaj pli riĉaj ol antaŭe.
La registrado estas pure akustika kaj la intenco estas krei la saman varman kaj intiman etoson kiun oni sentas dum iliaj koncertoj.
Jen do remalkovru, aŭskultu, kaj ĝuu la unuan KDon de la kolekto!

ĴomArt kaj Nataŝa estas :
ĴomArt : Muzikaranĝoj de la kantoj, instrumentludado, kantado
Nataŝa : Kantado
Carina : Kunkantado

Sonstudio (registrado, miksado kaj mastrigado) : ĴomArt's Studio (Stokholmo)
Soninĝeniero : ĴomArt
Grafika prilaboro kaj KD-kovrilo : Nataŝa

7- ĴomArtaĵoj - La ruĝa albumo

12,50 €
KD Albumo 12 titoloj - Aĉeto de la KD
10,00 €
10,00 €
Albumo 12 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP