KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Esperanto

Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO

Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!

Vinilkosmo
estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.

Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).

Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),

- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn

Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo

Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-VorbisFLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

Albumo ref.: VKKD120-056
KD 14 titoloj – 58:25 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Kavaliriko - Kapriol'! – Frislando (Nederlando)
Poduktita de Kapriol'!/Vinilkosmo © 2014

KD-ALBUMO - 12,50€ sen AVI bouton caddie rouge


PLENA ALBUMO MP3 - 10 €  bouton caddie rouge


Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:  OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


 

La nederland-frisa grupo Kapriol’! prezentis sian debutan esperantan KD-on “Aventur’” dum KEF en Danlando. Jen ilia nova KD “Kavaliriko” en kiu ili prezentas svingan muzikon kiu estas kaj tradicia kaj memfarita. La bazo de iliaj muzikaĵoj en ĉi tiu albumo estas tradicia, kelkfoje eĉ multjarcenta nederlanda kaj frisa muziko. Sed kiel la nomo de la grupo indikas, ili ŝatas kapriolojn, farante liberajn aranĝojn de tiu tradicia muziko. Ili ŝatas ankaŭ fari kunligojn inter la estanteco kaj la pasinteco, ekzemple per uzo de influoj el diversaj aliaj muzikstiloj. Povas esti malnovaj muzikstiloj kiel la mezepoka muziko de la tempo de la kavaliroj, aŭ tradiciaj muzikstiloj hispanaj, keltaj, kaj balkanaj. Sed ankaŭ povas esti nuntempaj muzikstiloj, kiel ĵazo kaj salso. Rimarkinda estas la forta plurvoĉa kantado kaj la ne-ĉiutagaj muzikiloj.

La repertuaro enhavas ne nur kantojn kaj muzikon por aŭskulti, sed ankaŭ dancmelodiojn de ilia folk-bala dancprogramo kiel skotiŝoj, bureoj, ĉerkesaj cirkloj, kaj ĝigoj.

Inter ilia unua kaj tiu ĉi dua albumo, Kapriol’! ne nur ludis en Nederlando, sed ankaŭ ofte ĉe koncertoj kaj festivaloj eksterlande.
La grupo aperis interalie en 2009 ĉe Circle d’Arrels en Barcelono, ĉe KEF en Danlando, kaj ĉe FESTO en Germanio. En 2010 ĉe la Beneluksa Kongreso en Antverpeno (Belgio), ĉe la Franca-Germana Kongreso en Kaiserslautern, kaj ĉe ARKONES en Polando. En 2011 sekvis turneo tra Belgio, Francio, kaj Germanio, kiun organizis EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio), kaj poste tra Usono. En 2013 okazis en junio denove turneo tra Usono, kaj en aŭgusto la grupo koncertis dum la Itala Esperanto-Kongreso kaj ĉe FESTO en Belgio. Je la komenco de la jaro 2014 Kapriol’! koncertis denove en Pollando kaj en aŭgusto ili ludos en Bretonio, interalie la 12an de aŭgusto ĉe la SAT-Kongreso en Dinan.

Kapriol’! en tiu ĉi albumo estas:
Marita Kruijswijk (flutoj, ŝalmo, kantado),
Marian Nesse (akordiono, kantado),
Rutger Dijkstra (baso, gitaro, violono, kantado),
Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaro, kantado).

Registrado: en 2013 kaj komence de 2014.
Studio: TRbandstudio, Frislando (Nederlando).
Soninĝeniero: Ad Bos.

Koncepto kaj realigado de la KD-libreto: Marita Kruijswijk (tekstoj) kaj Yves Charlot (Ivimages).
KD-kovrilo: Yves Charlot (Ivimages) laŭ foto de Ivo Miesen.
Tradukoj kaj adaptado de la tekstoj en esperanto: Roel Haveman kaj Wil van Ganswijk (kanto n-ro 2)

2- Kavaliriko

12,50 €
KD Albumo 14 titoloj - Aĉeto de la KD
10,00 €
10,00 €
Plena albumo 14 titoloj ogg - elŝutado de ZIP-dosiero OGG
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP